====== Kiel do? ====== ^Muziko|[[Ibsen Poulsen]]| ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Envenis cxambron eta papilio. Eksteren flugi arde gxi deziris; sed baris vojon nekonata io. Antauxen flugis gxi, haltigxis. miris: „Cxi tio estas kontraux cxiu sperto. Mi vidas lumon, brilan sunradion. La vojon scias mi kun tuta certo, sed kontrauxflugas cxiam, cxiam ion! Cxu do hardigxi povas la aero? Cxu pereanta estas nun la mondo? Cxu tute ne ekzistas plu ekstero? La floroj ne, kaj ne la mara ondo? Cent fojojn provis mi, sed sensukcese. Mi sidas cxe la nuna, monda fino. Ho! Malutilas flugi senprogrese, batali kontraux fera monddestino”. — Gxismorte laca gxi trankvile sidis. Nun mi malfermis, kaj la muta sceno finigxis. Gxi forflugis, rekonfidis, dauxrigis vivi — tute sen kompreno. {{tag>kanto litero_k esperanto}}