====== Kiel la Tero belas ====== ^Muziko|[[Kajto]]| ^Esperanta teksto|[[Nanne KALMA]]| ^Originala teksto|[[Nanne KALMA]]| ===== Teksto ===== //Refreno:// >Ho, ho, ho; ho, ho, ho (dufoje) >Kiel la Tero belas >Eĉ se ne ĉio helas >Eĉ se ne ĉio glatas >Vivi sur la Tero mi ŝatas Malgraux la militoj, multaj forpelitoj Malgraux la monfrukto de la monda korupto Vivi sur la Tero mi ŝatas Malgraux fiepoko, mortigitaj fokoj Malgraŭ la nutraĵoj kun kemiaĵoj Vivi sur la Tero mi ŝatas Malgraux la poluo, la tertremaj skuoj Malgraux la agaco pro virusminaco Vivi sur la Tero mi ŝatas >//Refreno// Pro la brilo suna, pro la pejzaĝo duna Pro la tagiĝo malva, pro la luno kalva Vivi sur la Tero mi ŝatas Pro infana rido, pro la hunda ido Pro la blua ĉielo, pro la dolĉa mielo Vivi sur la Tero mi ŝatas Pro humana varmo, pro kompata larmo Pro frateca gesto, pro via ĉeesto Vivi sur la Tero mi ŝatas >//Refreno// Vivi sur la Tero mi ŝatas (dufoje) {{tag>kanto litero_K}}