====== Kiel Tio Komencigxis ====== El Komencanto, n-ro 6, 2003: Kiel tio komencigxis: Mikaelo Bronsxtejn (fragmento) //Poeto, tradukisto, auxtoro de kelkaj libroj, animo de rusia E-movado, kun kies bardaj kantoj kreskis kelkaj generacioj de sovetiaj-rusiaj esperantistoj.// **Mia nomo ne gravas** Mia nomo ne gravas... Tiun cxi titolon havas unu el miaj kantoj kaj ankaux la lasta disko da tiuj. Gxi aperis antaux unu monato en la disko-serio "Oraj kantoj". Efektive, ne gravas la nomo, gravas la homo. Sed mi ne faru sekreton. Mi estas Mikaelo Bronsxtejn, 54 jarojn agxa provincano el la Leningrada regiono. Mia biografio ekster Esperanto-lando estas tre simpla kaj ordinara. Mi naskigxis en la oksidenta Ukrainio, ekde 16-jara agxo laboris, poste studentigxis en Tula Politeknika Instituto, en Rusio, cxar tiam limoj inter la du sxtatoj ne ekzistis. Mi havis nur tri laborlokojn dim mia vivo post la diplomigxo kiel ingxeniero pri elektro. Dum dek jaroj mi laboris en la filio de la fama uzino "Kirovskij", poste dum la vica deko - en la norda urbo Vorkuta, en karbominejo kaj trian jardekon - en la uzino, kiu produktas plastajn ajxojn. Nun mi estas juna pensiulo. Jen estas la tuta vivo. Kaj gxi vere estus tia, se mi ne havus la bonsxancon renkonti dum mia infana agxo bonan homon - mian Instruiston. Li estis neordinara persono. Dum la Dua Mondmilito Andreo Rogov (tiu estis lia nomo), posedanta brile la germanan lingvon, herois kiel militesploristo. Li iris antaux la fronto, cxasante oficirojn de la malamika armeo kaj ricevante de ili utilajn informojn. Pro tio li estis honorigita per multaj ordenoj kaj medaloj. Post la milito li estis esperantisto, kaj transdonis al ni, geknaboj, ne nur la lingvon, sed sian estimon al la nobla ideo de interpopola amikeco pere de la lingvo Esperanto. Do, kiam mi havis 12 jarojn, dank`al Andreo Rogov, mia Instruisto, mi verkis mian unuan poemeton en Esperanto. Post unu jaro, en la grupo, gvidata de li, mi partoprenis mian unuan Esperanto-tendaron, kaj tie mi komprenis, ke mi ne plu povos vivi sen tiu varma, bonkora popolo diversnacia, sed posendanta unu lingvon - Esperanto. Kiom da esperantistaj renkontigxoj mi partoprenis ekde tiam - malfacilas kalkuli. Sed, miaopinie, la plej interesa parto de mia vivo pasis en la Esperantujo. Mi ne faru ankaux alian sekreton. Antaux ol mi ekverkis en Esperanto, mi faradis multajn, mi diru, versprovojn en la rusa. Mi verkas en la rusa gxis nun, se estas konvena humoro. Sed Esperanto estas mia preferata lingvomedio. Pasintjare mi pace festis la 40-jaran datrevenon de mia unua verkprovo en Esperanto. Se iu sxatas precizan raporton pri tio, kion mi faris dum tiuj kvar jardekoj, bonvolu ricevi. Unuavice - estas verkitaj aux tradukitaj pli ol kvincent kantoj - dudeko el tiu kvanto kavas sxancon supervivi la auxtoron. Tio gxojigas. Aparta afero estas poemoj originalaj, kiuj ne farigxis kantoj pro mia tute amatora muzika ediko. Sed multajn el tiuj poemoj prenis la brila melodisto Jxomart kaj la profesia komponistino Elena Puhova. El miaj modestaj poemoj ili faris kantojn vere cxarmajn. La lastatempa kunlaboro okazis en fino de la pasinta jaro, kiam laux peto de Elena mi estis fininta la kantotekstojn pos sxia muzikalo "La Eta Princo". Ekde 1992, - tio signifas, ekde la apero de eldonebleco por la Esperanto-libroj en Rusio, - estas produktitaj 14 miaj aux parte miaj libroj. Inter ili originalaj - la romaneto "Oni ne pafas en Jamburg", la poemaroj "Jen, denove..." kaj "Du lingvoj", la kantaro, kaj la historia libreto "Legendoj pri SEJM". Krom tiuj aperis tradukita volumo de Pusxkin-poemoj, la sama de la Nobelpremiito Iosif Brodskij, tri romanoj de la fratoj Strugackij k.t.p. Krom libroj venis en la mondon tri miaj kodiskoj. Homoj diras, ke ili estas placxaj, ankaux tio gxojigas. La kodisko "Akceptu mondo nin amike", kiu enhavas la kantojn de Elena Puhova kaj mi, ankaux rikoltas suficxan estimon. Kiu iam komencis verki, tiu ne povas halti - estas aksiomo. Do, mi vivas plu kaj dauxrigas mian laboron en Esperanto por Esperanto-lingvanoj. ... Mikaelo Bronsxtejn.