====== Kio Estas Realo? ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2001// //Originale aperinta en la disko "Muziko Elektronika"// //La kantoteksto evoluis el poemo verkita de Leonardo Janz, el Brazilo.// ===== Teksto ===== Mi volus esti fiŝo, por ne soifi plu; kaj marveturi en ŝarko je sent´de granda ĝu'! alvenus mi Ĉinion por nokte kisi vin Sed ve! Grand-iluzio Al valo sendis min... Kio estas realo? Jen mi, malgranda besto kiu revadas longe naĝi Se mi prenus la fieron Do la viv´ nur estus aĝi Kaj post reven´ al mar', Senti guston de la salo konspiros l´universo, granda rito-animalo Kio estas realo? En la mar´ ne estas vorto samdanĝera kiel arto de l´ naskiĝo al la morto Malfacilas esti parto Do l´ arto montras sin Ilo por demokratio Gxi povas sin disverŝi Ĉar la arto banas ĉion Kio estas realo? La birdo belas, brave! En ĝardeno grade gemas... Gxi l´ floron firme flirtas, sana sun´ someron semas! Jen hundo haste haltas, pro la osto lasta, lekas... dum mi, fiŝeto, fastas ŝarkoj ride manĝon ĵetas... Kio estas realo Kie estas la realo ?! {{tag>litero_k kanto}}