====== Kio estas via celo? ====== ^Muziko|melodio de: Ja, vi elsker dette Landet| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Kio estas via celo, esperanta hom', en la nuna mondmalhelo ? Cxu vi en la nom' de tutmonda paco revas pri la harmoni'? /: Cxu ne en la mondo devas agi, agi ankaux vi? :/ Kamarado, cxu vi scias, kien iras vi? Cxu vi en la horo krias laux la melodi' de potenco kaj „felicxo” — membro de soci' /: sub la sankta supersticxo — kion, kion kredas vi? :/ Kion amas vi, amiko? Cxu en via kor' logxas amo al tekniko kaj la rugxa or'? Cxu vi revas pri profito laux de l’ mond' regul' — /: sed en vi la vivspirito estas, estas nur fremdul'? :/ Necesegas la espero al la homa kor'; sed pli grava estas vero, al la viv' trezor'! Kiel roko por la domo tauxga fundament' /: estas vero por la homo kaj la, kaj la| homa gent'! :/ Se la veron vi auxskultas, sed en via kor' kun idoloj vi adultas dum la taglabor', vi la vivan legxon rompas, regas vin la sort'; /: je la vivo vi vin trompas, restas, restas nur la mort'! :/ Malfermigxu la okulo, auxdu la orel'! Sin forigu la nebulo, brilu nia cel'! Anoj de la verda stelo, kien montras gxi? /: Kie estas la cxielo? — En la, en la kor' de vi! :/ {{tag>kanto litero_k esperanto}}