====== Kio Nun Okazas Inter Ni ====== //Auxtoras [[Ocxjo DADAEV]]// ===== Teksto ===== Kio nun okazas inter ni - Cxu la amo aux la egoismo? Kvazaux pro la skuoj de la sismo Falas konstruata harmoni'. Sonas kiel strecxigxinta kord' La distanco, kiu nin dividas. Tiom foras ni, ke vi ne vidas, Ke mi staras antaux via pord'. Ni ne auxdas, kion diras ni. Kion diri, se la koroj mutas. Sed de l' lipoj plu ni vortojn sxutas, Kiam kisoj helpus multe pli. Kio nun okazos inter ni - Cxu la amo aux la egoismo? Sxajne, post la skuoj de la sismo Reaperas nia harmoni'. {{tag>litero_k kanto}}