====== Kio Vi Estas ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Kio vi estas? Cxu songxa fantomo, Cxu ombro sub luno, Cxu kanto karesa? Vekigxis la koro, Ho, pluvo fresxiga, Doloro tenera, Revado sencxesa. //Refreno:// >Reto kara, ne lasu min nun. >Sort' avara, cxu luno aux sun. >Ondo varma, mi dronus en vi, >Sed, ho cxarma, grimacas la viv'. Se malproksimas, Se vocx' ne auxdeblas - Ne tiom doloras, Ne tiom soifas. Sed jen reaperas La fora stelaro Kaj gxuo denova, Proksima sufero. >//Refreno// Vivo avaras, Korojn plorigas, Amikojn disigas; Ho, kion gxi faras. Sed vanas angoroj. Cxesu suferi, Donas esperon La rememoroj. >//Refreno// {{tag>litero_k kanto}}