====== Kisu min ankoraĆ­foje! ====== ^Muziko|Melodio de: Le petit quinquin| ^Esperanta teksto|[[wpeo>R. Schwartz]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== La infano dum vespera horo, Kiam steloj brilas sur cxiel', Enlitigxas kaj kun pia koro Kusxas apud sia pulcxinel', Raldaux dormos gxi trankvile, Sed antauxe tre gxentile Diras l' infanet' Al sia kara patrinet': "Kisu min ankorauxfoje, kara patrinet', Kaj mi dormos sagxe kiel angxelet'!" Sed rapide jaroj ja forkuras, Kaj junulo estas edzo jam, Kiu varme al edzin' susuras Dolcxajn vortojn pri eterna am'. Kaj vespere amkarese Al edzino plej promese Ofte kantas li Laux la konata melodi': "Kisu min ankorauxfoje, kara edzinet', Kaj mi vin dorlotos kiel diablet'!" Apud forno jen post multaj jaroj Lace sidas avo kaj avin', Tiam malgraux siaj blankaj haroj Ili ambaux regajigas sin. Kiam sxerce bonhumore Dum vespero rememore Treme kantas li Laux la antikva, melodi': "Kisu min ankorauxfoje, kara avinet', Kaj mi ree estos angxel' diablet'!" {{tag>kanto litero_k franca traduko}}