====== Kiu jen aŭdigas sin? ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Zanoni]]| ^Origina titolo|Horch, was kommt von draussen, rein| ^MIDI|{{:muziko:kiu_jen_auxdigas_sin.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kiu_jen_auxdigas_sin.png}} 1. Kiu jen auxdigas sin? Ho-la hi! Ho-la ho! Eble mia belknabin'? Ho-la hi-a ho! Preterpasas sen atent', Ho-la hi! Ho-la ho! Cxu min trompis auxda sent'? Ho-la hi-a ho! 2. Ofte oni mokis min: Ho-la hi! Ho-la ho! "Mankas al vi amatin'!" Ho-la hi-a ho! Ili diru kion ajn, Ho-la hi! Ho-la ho! Jugxas sole laux la sxajn'. Ho-la hi-a ho! 3. Jenon mi konfesas jam: Ho-la hi! Ho-la ho! Stranga estas mia am'; Ho-la hi-a ho! Sola mia amatin' Ho-la hi! Ho-la ho! Min rifuzas kun obstin'. Ho-la hi-a ho! 4. Dum geedza sxia fest' Ho-la hi! Ho-la ho! Decos min funebra vest'. Ho-la hi-a ho! En solec' per forta plor' Ho-la hi! Ho-la ho! Malpezigxos mia kor’. Ho-la hi-a ho! 5. Post sufer' kaj vivofin' Ho-la hi! Ho-la ho! Al tombejo portu min. Ho-la hi-a ho! Sur la tombo pro memor' Ho-la hi! Ho-la ho! Kresku miozota((En la germana lingvo "miozoto" – "Ne-forgesu-min")) flor'. Ho-la hi-a ho! ––––– RIM.  "Ho-la hi! Ho-la ho!" kaj "Ho-la hi-a ho!" ne troviĝas ĉe Zanoni, sed ja la piednoto (Friedrich Pillath, Das deutsche Lied in Esperanto, Berlin kaj Dresden, 2a eldono 1922, p. 20). {{tag>kanto litero_k kanto germana popola notoj midi}}