====== Kiuj Islandon akompanos nin? ====== ===== Teksto ===== Kiuj Islandon akompanos nin? Moruon kaptos tire ni kaj fisxos lauxdezire. Al Island’, al Island’, al Island’ logas nin, jam tridektri vojagxoj ne lacigis nin. Venas la temp' de bier' kaj vin'. Dancadas ni sen gxeno ne pensante pri cxagreno, sed venos, sed venos la tempo de velad' ankoraux pezas niaj kruroj de dancad’. Kiam blovas norda vent’ trinkejon ni eniras cxar al brando ni sopiras. Kaj drinkos ni, kaj drinkos ni gxis al la lasta grosx' je nia sano malaperis el la posx'. Sed kiam ventas de l'orient', sxipestro: "Vi, auxskultu!" diras, "kion ni boardu? Prefere nun, prefere nun la venton tuj tra la kanal' ni sekvos laux konata voj'.” Preter Lizar' kaj Skili-Insul' de tie al Hel'-Kabo tion scias cxiu knabo. Stiristo, stiristo, stirilon je la man' la rektan kurson donas li al Island'. Ni velas preter Rokal-Insul’ birdaro nin sciigas ke bonvoje ni navigas. A1 Brede-fjord’, al Brede-fjord’ nun flugas la velar' fisxhokoj niaj baldaux estos en la mar’. Fine Islandon alvenis ni. Moruon kaptas tire ni kaj fisxas lauxdezire. Al Island', al Island’ denove logos nin ecx tridekkvar vojagxoj ne lacigos nin. {{tag>kanto litero_k flandra popola }}