====== Klik! La ŝaftondiloj ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Klik_La_sxaftondiloj.mid}}| Noto: La ricxeco de la lando, gxis post la dua mondmilito, fontis el la lanindustrio. La fabrikado de artefaritaj sxtofoj estis unu kialo de gxia malprogreso; nuntempe la minindustrio estas pli grava. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Klik_La_sxaftondiloj.png}} Jen li staras preta, maljuna sxaftondist', Pri la tonda venko li estas optimist'. Se tondos li la sxafon sen la ventra lan', Certe venkos li la estron! Kia ruza plan'! Klik! Ili tondas klik, klik, klik. Fulme rapide, kun klik, klik, klik. La estro volas venki pri lerta sxaftondad', Sed venkis lin la maljunulo. Kia fisakrad'! Knabo nun atendas kun gudra bastonet'. Zorgas li pri sxafoj vundaj per trancxet'. Al li tondisto vokas per lauxta, urgxa kri' — "Metu gudron sur la sxafodorson tie cxi." Je l’ tondadfinigxo ni kun grandega cxek' Volvos dorspakajxon kaj marsxos laux vojet'. Ni haltos cxe trinkejo por glaso da bier', Kaj festenos cxiuj en amika atmosfer'. {{tag>kanto litero_k angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}