====== Kluba kanto ====== ^Esperanta teksto|[[Olaf HANSEN]]| ===== Teksto ===== Saluton kamaradoj venintaj tien cxi, adiaux la agadoj, en kiuj vivis ni. Adiaux metiejo, adiaux nun vendejo, adiaux forko kaj fosil' kudrilo kaj tondil', adiaux la laboro, jen venis nun la horo, al kiu libereco jxus farigxis bela plus. Ni estas batalantoj por paco en homar', ni estas bonfarantoj, pasxtistoj en kampar'. Ni fosis kaj ni semis, nin ofte pezo premis, sed en la harda taglabor' ni cxiam agis por la belo kaj la bono, la puro, la sindono, kompreno inter mil kaj mil' da homoj sub sunbril'. De l’ vivo ni esperas, malmultan kredas ni, la mondo degeneras, for, for la harmoni', kaj frato al la frato, maljuste en malsato forprenas la felicxon mem sen honto kaj sen trem', kaj la homaro bruas kaj gxi la mondon skuas, sed tamen ni altenas nin al paco gxis la fin'. Fidela vi frataro nun venis tien cxi al bono de l’ homaro, nun gajaj estu ni, la bono kaj la belo nin portos al cxielo esperan stelon en la flag', hodiaux gxoja tag', nun estas bela horo kaj morgaux la laboro. Bonvenon do en lauxda glor', saluton el la kor'. {{tag>kanto litero_k esperanto}}