====== Knabo Kaj Kajto ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de J. DUIJS, muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== Rigardante la cxielon Post longa atend' La knabo eksaltas Cxar levigxis la vent' La kajto tre bela En rugxa kolor' Gxin faris la knabo Bategas la kor' Rapide Gxi flugas Farigxas malgranda Lauxte li gxojas La sxnuron tenante Kia granda sukceso Post longa labor' Li firme gxin tenas De l' okuloj jam for Knabo kaj kajto kia granda plezur' Realo kaj revo Kia bel-aventur' Jen gxi aperas En cxiela lazur' Jen gxi forestas Post blanka nubmur' Ili kune nun svingas En bel-harmoni' Li sentas sin kajto La kajt' estas li {{tag>litero_k kanto}}