====== Kogido de melodioj ====== Tie vi trovos kelkajn metodojn, kreitajn por skribi muzikon papere aux tajpe. ===== Akordoj ===== Vd. [[Akordoj|akordojn]]. *[[:wiki:kat:akordoj|Kantotekstoj]] kun akordoj ===== Melodio literumita ===== Tiu notado anstatauxas notojn kaj uzas lauxeble cxiujn simbolojn de la muzika notacio. La **//nomoj de la notoj//** estas: c-d-e-f-g-a-h-c, kun dieso (#): cis-dis-eis-fis-gis-ais-his-cis (kio estas pli mallonga ol "c diesa" ktp.), kun bemolo (simila al b): ces-des-es-fes-ges-as-b-ces (kio estas pli mallonga ol "c bemola" ktp.). Do britoj atentu! "h" estas la tono sen bemolo, kaj "b" estas la tono "h" kun bemolo laux la kontinenta kutimo. Cxiam antauxe estas skribita la tonalo, same kiel oni antauxe vidas la tonalsignon (= gamsignon), t.e. la diesojn aux la bemolojn sur la liniaro cxe la klefo. La plejparto de tonoj de cxiu kanto entenigxas **//en la sama okto//** (oktavo), kiun oni nomas (unu-?) kaj notas kutime c1-h1. Pro simpleco de la notado la numero de la okto estas forlasata, sed tio kauxzas problemon, se la tonoj apartenas al la pli malalta okto (malgranda (?) okto) - kies simbolo estas gxuste la malgranda litero - aux al la pli alta okto , kiun oni nomas (du-?) kaj notas c2-h2. Tiukaze post la noto trovigxas simbolo ↓ aux ↑, kiuj sxajnas esti memkompreneblaj. Do //la simbolo g↓ signifas, ke la sono "g" estas en la malpli alta okto// kaj //la simbolo c↑ signifas, ke la sono "c" estas en la pli alta okto.// Tiamaniere oni povas noti cxiun melodion. La **//ritmon//** oni kodigas per nombroj: plena noto = 1, duono = 2, kvarono = 4, okono = 8, deksesono = 16, tridek-duono = 32, sesdek-kvarono = 64. Analoge oni notas la silentojn (pauxzojn): Por cxiu noto ekzistas responda silento kun sama dauxro: plena silento = S1, duona silento = S2, kvarona silento = S4, okona silento = 8, dek-sesona silento = S16, tridek-duona silento = S32, sesdek-kvarona silento = S64 ... Malgrandan problemon kauxzas punktitaj notoj. Punktita noto estas ordinara noto sekvata de punkto, kiu montras plilongigon de la dauxro je duono. Do (2+4) signifas duonan noton plilongitan de la dauxro de kvarona noto kaj oni kalkulu ne du, sed tri pulsojn. Ekestas stranga kalkulado: (2+4)=3; se oni malfacile komprenas tion, oni prefere skribu la ritmon sur papero, uzante kutimajn notsimbolojn, kaj nur poste ludu aux kantu. Cxiam post unu takto de melodio sekvas unu takto de ritmo, por ke oni vidu ambaux kune. * [[http://ikso.net/kantaro-malnova/?search====+Melodio+literumita+===|kantotekstoj]] kun literumita melodio ===== Tonsilaboj ===== Metodo por skribi melodion per ordinara teksto. Inventis [[wpeo>Martin STRID]] (Svedujo). * [[baza kurso de tonsilaboj]] * kantotekstoj kun [[:wiki:kat:tonsilaboj]] * http://www.tone.se/ hejmpagxo de la projekto ===== Posxtelefonaj kodoj ===== Kelkaj modeloj de posxtelefonoj de diversaj produktantoj [[Posxtelefone|ebligas krei]] novan sonmelodion per speciala sistemo. En la kantaro vi povas [[:wiki:kat:posxtelefone|trovi]] kantojn kun pretaj kodoj por posxtelefonoj. ===== Aliaj projektoj kaj metodoj ===== * http://lilypond.org - LilyPond - metodo konservi muzikon digite (angle) ** http://www.mutopiaproject.org/ - Mutopia Project (angle) (uzas LilyPond) * http://staffweb.cms.gre.ac.uk/~c.walshaw/abc/ - ABC-lingvo (angle)