====== Koimbra Balado ====== ^Muziko|[[Fernando Machado SOARES]]| ^Esperanta teksto|[[:wiki:user:tuvalkin|António MARTINS-Tuválkin]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Francisco Bandeira MATEUS]]| {{ youtube>9PO2kbWy1H4?medium}} Koimbra fado publikigita en 1958. Konata portugallingve per la unua verso //Coimbra tem mais encanto//, la originala titolo estas //Balada da Despedida do 6.º ano Médico// (= Adiaŭbalado de la Medecinstudentaj Sesa-jarkursanoj; foje misnumere kiel kvina). Nekonfuzenda kun //Coimbra é uma lição de amor//, simil-titola kaj -tema fado el 1947 de Raul Ferrão (muz.) kaj José Galhardo (poe). ===== Teksto ===== //Refreno:// >Koimbro plej ĉarme sorĉas >la tagon de la foriro >ĉar larmoj el mia ploro >lumigas ĝin suveniro… Ne pretendu trompi min per via korpo belforma ĉar venas post luna bril’ plej tenebra nokto ŝtorma… >//Refreno// Mi preferus esti gaja kaj trompi vin, ho angoro sed la saŭdado sinceras se profundas amdoloro… >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://acostaletras.blogspot.pt/2013/06/balada-da-despedida-coimbra-tem-mais.html - Originala teksto * https://www.youtube.com/watch?v=AsqQXQ6H7dU - Premiera plenumo, studie/vinildiske (Koimbro, 1958) * https://www.youtube.com/watch?v=9PO2kbWy1H4 - Studenta plenumo, koncerte (Oporto, 2015) * https://pt.wikipedia.org/wiki/Fernando_Machado_Soares - Pri la aŭtoro, en la portugallingva Vikipedio * https://web.archive.org/web/20070313000531/http://www.tuvalkin.web.pt/terravista/guincho/1421/kantpt2.htm#5med Originala kaj tradukita tekstoj paralele {{tag>kanto litero_k portugala}}