====== kokain' ====== ^Teksto| hanes vader (Hannes Wader)| ^Muziko| tradicia| noto: sxerco sentabuiga pri tabua temo. **kudam** (Kudamm) kaj **tauxencin** (Tauentzien) estas lokoj en berlino. **jximi hendriks** (Jimi Hendrix) ne bezonas prezenton. originala titolo: Kokain ===== Teksto ===== mi venis hejmen al berlin' kun kofroplen' da kokain' kokain' cxirkauxas min «halo taksio ek al kudam cxe tauxencin cxar mia in' kaj famili' sopiras je kokain' kokain' cxirkauxas min ho panjo, tenu min cxar mi ne eltenas gxin kokain' cxirkauxas min la nom' de mia ino estas evelin kaj sxi adoras kokainon pli ol min kokain' cxirkauxas min «karulo,» diras sxi, «kio estas, kio tiklas en la nazo, gustas kiel fek', efikas kiel venen'?» kokain' cxirkauxas min ho panjo, tenu min cxar mi ne eltenas gxin kokain' cxirkauxas min mia dekdujara fil' funkcias kun altern' mi malpermesis gxin al li por helpi lin je marsxolern' kokain' cxirkauxas min hieraux li finfine ekkonis min kaj pridemandas: «pacxjo; kie ettas kokain'?» kokain' cxirkauxas min vojagxas jam delonge ankaux mia filin' ne per trajno sed per halucin' kokain' cxirkauxas min sxajnas kvazaux sxi naskigxis en meza epok' kaj tamen sxia agxo estas cxirkaux ok kokain' cxirkauxas min ho panjo, tenu min cxar mi ne eltenas gxin kokain' cxirkauxas min onklino mia nur kolportas unu jaron kaj jam sxi marsxas trans kadavrojn, stiras jaguaron kokain' cxirkauxas min regule sxi kunportas en la radsxirmil' peceton da fek-torto por la nevo: mia fil' kokain' cxirkauxas min ho panjo, tenu min cxar mi ne eltenas gxin kokain' cxirkauxas min de viski’ al kokaino mia onklo sxaltis sin nun brando estas lia nova medicin' kokain’ cxirkauxas min post malsukceso venos tamen epilogo estonte cxiam sekvos li al drogo-logo kokain’ cxirkauxas min la avo flave brilas, finigxas lia komedio sopiras li al jxmi hendriks kaj la kara dio kokain’ cxirkauxas min avinjo nun momente ankaux montras sian langon de sia lasta fulmvizi’ sxi kracxas sangon kokain' cxirkauxas min ho panjo, tenu min cxar mi ne eltenas gxin kokain' cxirkauxas min mi finu nun la familian cxi-kolekton ho panjo, panjo, panjo, tuj bezonas mi injekton da morfin' kaj atropin' kaj da ricin' kun kafein' protein' kun kazein' adrenalin' kun naftalin' penicilin' kun vazelin' vitamin' kaj mandolin' margarin', nitroglicerin' sed pro la kosto ne benzin' {{tag>kanto litero_k kasedo}}