====== Koko nigra ====== ^E-teksto|[[wpeo>Franko Luin]]| ^Originalo|Los gallos| ===== Teksto ===== Kiam kantas vi, koko nigra, estas nokt’, estas malhelo. Sed kiam kantas la koko rugx’ rugxas jam la cxielo. //Rekantajxo:// >Vent, vento forportu for mian kanton sinceran. La kanton eskortu. Kant’, kanto malfortu. Por orelo dangxera la kanto senvortu. En areno vi renkontigxis, bek-al-bek ekster la kagxo. La nigra fidis je sia grand’, la rugxa je la kuragxo. >//Rekantajxo// Koko nigra vi ne finvenkis, via sprono estis pruntita. La rugxa koko ja dauxre vivas, gxi venkos per volo granita. >//Rekantajxo// Koko nigra, ho koko nigra, tio estas mia finvorto: la kokon rugxan ne venkos vi, gxin povas venki nur morto. >//Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k hispana}}