====== Kolĉikoj sur herbej ====== ^Muziko|[[wpeo>Francine Cockenpot]]| ^E-teksto|Nekonatulo| ^Teksto|[[wpeo>Jacqueline Debatte ]]| ^Originala titolo|Automne, sed pli kutime Colchiques dans les prés | {{ :muziknotoj:kolcxikoj_herbej.jpg?800}} Kolčikoj sur herbej', Ekfloras, ekfloras, Kolĉikoj sur herbej', Jam fino de l' somer'. //Refreno// // Folio aŭtuna, For en ventad' laŭ vic', En rond' monotona Faladas en vortic'.// 2. Kaštanoj en arbar', Fendiĝas, fendiĝas, Kaŝtanoj en arbar', Fendiĝas sub ŝu-par'. 3. Nubaroj en ciel', Tiriĝas, tiriĝas, Nubaroj en ĉiel Tirataj de l' anĝel'. 4. Ĉi-kanto en la kor' Murmuras, murmuras, Ĉi-kanto en la kor' Vokanto de l' memor'. {{tag>kanto litero_K kanto franca notoj }}