====== Ĝis l'eterno, komandanto! ====== ^Teksto & Muziko |[[Carlos PUEBLA]]| ^E-teksto|[[Alejandro COSSAVELLA]] & [[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Kantas|[[Alejandro COSSAVELLA]]| * Fama kanto de la kuba revolucio, omaĝa al partizano Che Guevara (ĉe gevara) ===== Teksto ===== Amon vi konstante vekis dum evento historia kiam la kuraĝo via sieĝon al la morto metis. //Refreno:// >Ĉi tie postrestas la klara, >daŭre brila ja la spuro, >de via plej kara figuro >Komandanto Che Guevara. Glore pafas via mano al la histori' amara vekiĝinte Santa Clara laŭdas vin, la partizano. >//Refreno// Forbruligas vi la brizon per printempaj sunoj ardaj kaj ridetoj viaj varmaj lume frontas ĉian krizon. >//Refreno// Via am´ revolucia novan revon nun alvokas kie fratoj vin kunvokas tien iras brako via. >//Refreno// Daŭre sonos nia kanto Kvazaŭ vi ĉi tie staras kun Fidelo ni deklaras: Ĝis l'Eterno, Komandanto! >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.ipernity.com/doc/alejandrocossavella/7200668/ - Muzik-lanĉilo ĉe la paĝo de Alejandro en Ipernity {{tag>kanto litero_gx hispana popola politika}}