====== Komencantoj ====== ^Teksto|A. Belov| ^Muziko|[[Vladimir Soroka]]| ===== Teksto ===== ''[[C]] [[F]] [[G]]'' ''//A, bo, co, cxo, do, e...// (2-foje)'' ''[[Am]] [[Dm]] [[G]] [[C]]'' ''La unuan lecionon jam komencis kursgvidanto.'' ''[[F]] [[Dm]] [[E]]'' ''Komencantoj lin auxskultas kun tre granda interes'.'' ''[[Am]] [[Dm]] [[G]] [[E]]'' ''Flanke sidas prezidanto, nia kara prezidanto'' ''[[Am]] [[Dm]] [[E]] [[Am]]'' ''Kaj rigardas komencantojn kun espero kaj kares'.'' //Refreno: // >'' [[C]]'' >''Komencantoj, komencantoj,'' >'' [[A7]] [[Dm]]'' >''Bone lernu Esperanton'' >'' [[F]]'' >''Kaj akiros vi amikojn'' >'' [[Dm]] [[G]]'' >''En la land' Esperantuj'.'' Ni ja iam ankaux estis nur timemaj komencantoj, Sed malfortaj ni ne estis - tiam juna estis kor'. Kaj gxis nun ni kantas kantojn, tiujn la plej glorajn kantojn -- La unuan lecionon cxiu gardas en memor'. Baldaux igxos vi la samaj spertaj gesamideanoj Kaj la vasta verda mondo estos via por cxiam'. Plivastigxu nia rondo! Plifortigxu niaj vicoj! Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'. A, bo, co, cxo, do, e... A, bo, co, cxo, do, e... ==== Auxtora redakcio de la dua strofo: ==== Ni ja iam ankaux estis nur timemaj komencantoj, Sed malfortaj ni ne estis - tiam junaj estis ni. Kaj gxis nun ni sxatas kantojn, tiujn la plej belajn kantojn. La unua leciono sxajnas rava simfoni'. ===== Poŝtelefone ===== {{muziko:komen1.mid}} MID-dosiero por ŝarĝi al poŝtelefono per WAP {{tag>litero_k kanto akordoj esperanto barda}}