====== Komitatkunsido ====== ^Muziko|Tradicia nederlanda kanto| ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|Tradicia nederlanda kanto (In die grote stad Zaltbommel)| Tiu ĉi kanto estis verkita kaj prezentita dum IJK 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakujo. Ĝi prikantas kutimajn kaj nekutimajn okazaĵojn dum komitatkunsidoj de TEJO. Ĝi ankaŭ aperas en la muzikalo [[june_kaj_kune]], kun nur la unua, tria kaj kvina strofoj, kantita de 'Laura' kaj 'Mimi'. ===== Teksto ===== '' [[G]] [[Am]]'' ''Ĉiujare dum tri tagoj (tagoj)'' '' [[D7]] [[G]]'' ''la senĉesa diskutad' (ad', ad', ad')'' '' [[Am]]'' ''Vortoj gravas pli ol agoj (agoj)'' '' [[D7]] [[G]]'' ''en la TEJO-komitat' (at', at', at')'' //Refreno// >'' [[C]]'' >''Kun grandega malrapido (ido)'' >'' [[D7]] [[G]]'' >''pasas nia komitatkunsido'' >'' [[C]]'' >''Ni diskutas pri akuzativoj'' >'' [[D7]] [[G]]'' >''ĝis la nokto- noktofin', fin', fin' '' Iu freŝa komencanto (anto) jam tuj reprezentas DEJ (dej, dej, dej) apenaŭ konas Esperanton (anto) tamen entuziasmas plej (plej, plej, plej) >//Refreno// Laca TEJO-volontulo (ulo) respondecas pri la pro-to-ko-lo tamen vortojn skribis nulo (nulo) kaŝas botelon da al-ko-ho-lo >//Refreno// La voĉdonkomisiono (ono) nombras kontraŭojn kaj por, por, porojn Sindetenas du trionoj (ono) la elekto daŭras hor', hor', horojn >//Refreno// Fine dum la ceteraĵoj (aĵoj) peto pri la regular' (ar', ar', ar') Ni diskutos pri la detalaĵoj en retlisto dum la jar' (jar', jar', jar') >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== *[[wpeo>Rogier Huurman]] {{tag>kanto litero_k esperanto akordoj}}