====== Komunista marseljezo ====== ^Muziko|[[Demjan BEDNIJ]]| ^Esperanta teksto|[[A. JODKO]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Ni — de brulo tutmonda ardo Ni forbatis katenojn de l' sklav'! Komunism' — nia rugxa standardo Kun deviz': en batalo la sav'. Kontraux la rauxkigxintaj de krio Parazitoj de nia labor' Batalados ni kun energio Cxiuj kune, kun sama fervor'. //Rekantajxo// >Honestaj, armigxu sen tim' kaj sxancel' Pereu la mondparazitoj! Ni venkos, aux mortos venkitaj!!! Al cel', al cel', al cel', al cel' al cel'! La pereo multnombra de fratoj, De l' patrinoj malricxaj la plor', La vundado de l' homoj per batoj Jen la kauxzo de l' rugxa teror'! Do, memoru dum nokto kaj tago, Adorantoj de l' or' sur la ter', Por vi venis la hor' de l' sxuldpago Bienul', aterist' — bankier' //Rekantajxo// Al tombistoj de l' volo popola, Sin nutrantaj per nia labor', Kies estas profit' monopola La fabrik' kaj pregxeja trezor', Al kanajloj pro kies profitoj Oni mortis en la agoni' Dum sovagxaj sangversxaj militoj, — Grandan konton prezentas nun ni. //Rekantajxo// Nin minacas la burgxa sxakalo, Sed jam venis por gxi morta fin', Ni gxin vokas al lasta batalo, Senkompataj pro gxia obstin'. Sen hezit' agu do batalantoj, Nin sxakaloj ne trompu per pac', Sur malnovaj ruinoj — gigantoj Nia hela ekbrilos palac'! //Rekantajxo// Cxia ajn en la mondo laboro Por kaleca konvenas la man', Sed neniam de nia fervoro Pliricxigxos la burgxo tiran'. La fripone rabita monsumo Plu ne kreskos en ies angul' Cxar en nia laborkomunumo Estas nek malricxul', nek ricxul'! //Rekantajxo// Kontraux cxiuj vampiroj, skorpioj Kontraux burgxa fipastra la vol' Tuj levigxu la proletarioj, La rabita malklera popol'! Tuj levigxu pro la idealo, La infanoj de l' granda mizer'! Unuigxu por lasta batalo, Defendantoj de l' frata afer'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k rusa laboristmovada}}