====== Konfidu kaj vidu ====== ^Esperanta teksto|[[Oskar BREDDERMANN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Es hat ein Bauer ein schöncs Weib| Teksto el "Des Knaben Wunderhorn" ===== Teksto ===== Edzinon havis la kamparist', Al hejmo emis sxi Sxi diris ofte al sia edz': La tempo alvenis por vi, Por ke vi veturu al fojn'. Tre stranga, pensis la ruza vir', Do estas sxia parol'. Mi staru kasxe cxe l' dompordeg' Je sxia fidel' la kontrol', Kaj diros, mi estas al fojn'. Sxtelire venas la rajdservist' Kaj rekte al juna edzin'. Ja tre afable salutas sxi. Kaj cxirkauxprenadas lin. La edzo veturis al fojn'. Cxe l' zono li ekprenis sxin, Kaj svingis sxin de l' ter'. La edzo kasxe cxe l' dompordeg' Elpasxis kun granda koler': Mi ne veturis al fojn'. Ho bona, kore amata edz', Pardonu pro mia fiag'. Mi volas karesi kaj ami vin Dum nokto kaj ankaux dum tag'. Mi pensis, vi estas al fojn'. Kaj se ecx veturinta mi Al fojno aux al gren'. Neniam rajtas ami vi Alian tiel sen gxen'. Veturu diablo al fojn'! Kaj kiu kantis tion cxi, Ekkantos ofte gxin. La rajdservisto estas li. Garbaro nun sxirmas lin. Li ankaux veturas al fojn'. {{tag>kanto litero_k germana}}