====== Kongres-himno ====== ^Muziko|[[P. BARBIERS]]| ^Esperanta teksto|[[A. KLOEK]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Post jar' da laboro, ni F.L.E.-anoj Denove kongresas, kun multe da planoj. Kaj ni ne rezignas en nia batal', Gxis efektivigxos la fratideal'. Kaj ni ne rezignas en nia batal', /: Gxis efektivigxos la fratideal'. :/ Ja ni realigas la Marks-an devizon: Proletoj tutmondaj en mondorganizon. Kaj ili aligxas jam milo post mil', Ni mondon malfermas per verda sxlosil'. Kaj ili aligxas jam milo post mil', /: Ni mondon malfermas per verda sxlosil'. :/ Ni pasxo post pasxo al cel' proksimigxas Kaj nia agado nenie limigxas, Cxar ni ne rezignas en nia batal', Gxis efektivigxos la fratideal'. Cxar ni ne rezignas en nia batal', /: Gxis efektivigxos la fratideal. :/ {{tag>kanto litero_k esperanto}}