====== Konko ====== ^Teksto\\ Muziko|L. DEIJ kaj [[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>cTh6RXFQHQE}} Konk' surbordis Kalkon mordis Peklo de la maro Dentoj de miljaro Krusta ŝelo Kerna belo Domo de praheliko Konko kun muziko Ĉe-orele Drone-ŝvele Oceano muĝas Ondoj sturmas, fuĝas Kvazaŭ time Malproksime Inter maromontoj Ĝemus rompiĝontoj {{tag>litero_k kanto esperanto filmo e-sona_filmo}}