====== Konsilo kaj konsolo ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== Enmeze de ruinoj kaj mizero Cxagrena-pense mi demandis min, Cxu plu mi vivu sur cxi tiu tero Aux cxu prefere mi forlasu gxin Vokante mem la endormigan morton Anstataux plu toleri tian sorton. Sed jam respondon donis mia koro: Cxagrenon tiun cxi — forgesu gxin. Bonkora amikar' cxirkauxas nin, Kaj certe tiu cxi anim-trezoro Nin pli ricxigas kaj pli multe gravas Ol posedajx' de mono kaj de oro. Jes, mi konstatas, ke treege pravas De l’ koro la konsilo kaj konsolo. Mi spertis tion jam per multa bono Kaj gxoje dankas al la dia volo Pro gxia kara felicxiga dono. Mi ne plu plendi, ne plu plori volas, Sed auxdi, kion mia kor' parolas, Kaj ne mi mem decidu, sed la sorto, Pri mia vivo kaj pri mia morto. {{tag>kanto litero_k germana}}