====== Konsolo ====== ^Auxtoro|finna popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Paul Benneman]]| ^MIDI|{{:muziko:Konsolo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Konsolo.png}} Ho, se mi povus nomi mia sxin, kiu estas en mia koro, /: tiam forigxus la mizer', de l’sklaveco la doloro. :/ Negxo senfíne de l’cxiel’ falas, kovras nin ambaux kiel vato — /: tagojn nemultajn dauxris nur nia amsongx', ho amato! :/ Tamen rigardu supren, ni ambaux — kion flustras al ni la stelaro? /: „Venu, vi disaj sur la Ter', kaj farigxu ama paro!" :/ {{tag>kanto litero_k finna popola notoj midi akordoj}}