====== Kontakto ====== ^Muziko|[[wpeo>Gianfranco molle|ĝ. mole]]| ^Teksto|[[wpeo>stefan macgill|s. mekgil]]1| ^Kantas|[[wpeo>Gianfranco molle|ĝ. mole]]| propono pri varb-maniero dum seminariaj vesperaj kunsidoj, kunstaroj, kunkuŝoj 1) por TEJO-faldfolio ===== Teksto ===== //Kontakto// estas unu el la plej bele presitaj gazetoj{ de la esperanto-movado}. verkita kaj redaktita de junuloj, gxi esploras plej diversajn temojn - komunikado, homa medio, nuklea teknologio, lingvaj kaj sociaj demandoj, arto, edukproblemoj, junularaj movadoj, aktualaj eventoj ktp. gxi ignoras la rutinajn movadajn novajxetojn kaj traktas nur la plej largxajn aspektojn de Esperanto kaj gxia movado, emfazante la rilaton inter ili kaj la pli largxa mondo. //Kontakto// preferas aperigi originalan materialon, kaj tradukojn aux sintezojn el nacilingvaj gazetoj kun limigitaj disvastigoj. pro la internaciaj redaktado kaj distribuo (kun legantoj en 46 landoj) eblas kunvenigi kontribuojn pri difinita temo el pluraj landoj kaj kulturaj vidpunktoj. //Kontakto// celas ekspluati sian internaciecon. //Kontakto// aperas kvarfoje jare, kaj ricevas gxin cxiu membro de TEJO/UEA malpli ol 26-jara, krome patronaj membroj de TEJO; sed ankaux eblas aparte aboni gxin.{ abonu gxin abonu gxin} vidu la kotiztabelon dorsflanke. {{tag>litero_k kanto kasedo}}