====== Kontraŭ krusadanto ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^Kantas|[[Dolchamar]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>kofLhR9om4U}} Li havas nenion Li havas nenion por perdi Li iras surstrate Malĝoje pri nenio Ĉielo ovriĝas Sur la marŝanton Ĝi ege altas nur por doni defion //Refreno//: >Kun la pezo de l' mondo >Kun la bato de kuraĝa koro >Unusenca respondo >Ĉio okazu en la ĝusta horo {{ youtube>hF0nFL68odA|Kanto kun teksto}} //Kion ni atendu ĉar tempas nun? Kion ni pretendu, jen nia oportun' Kontra krusadanto!// (2-foje) Kun la pezo de l' mondo Kun la bato de kuraĝa koro Deturnas neniu Surkraĉas neniu la anton Ĉu nur pro tio ke pensoj legeblas al neniu? Li vidas futuron Ankoraŭ farendan Ne malamikon sed marŝantajn bonfigurojn >//Refreno// //Kion ni atendu ĉar tempas nun? Kion ni pretendu, jen nia oportun' Kontra krusadanto!// (2-foje) Kun la pezo de l' mondo Kun la bato de kuraĝa koro //Kion ni atendu ĉar tempas nun? Kion ni pretendu, jen nia oportun'// (4-foje) {{tag>kanto litero_k esperanto filmo e-sona_filmo}}