====== Kontraŭdiroj ====== Kontraŭdiro estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Juliano Kantas]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Ŝajnas ke niaj plendoj kaj konfliktoj ne solveblas, ĉiam estas kontraŭdir´, ĉiam estas kontraŭdir´. Ŝajnas ke la amo kiu momente nin inspiris jam disfalis ĝis la mort´, restas sen valor´. La ĉiutagaj faktoj ne aliigas niajn intencojn malgraŭ la klopodoj, ni ne venas en konsenton, niaj esperoj certe estas aliloke, tion ni akceptu temas pri grava konsilo de nia viv´. Sendube nia breĉo neniam estos plenigita kataklismo atakas nin, ni pli bone savu nin. Ni iras dudirekten, trairas malsamajn vojojn Disde unu de la ali´, unu de la ali´. Certe la feliĉo kiun ni ĝuis jam forflugis. Mankas la ligilo kiu kunigis niajn aferojn. Ni bonvenu la distancon kaj ni diru “Ĝis revido”. //Refreno:// >Renkontindas alia vojo en la viv´. >Renkontindas alia vojo en la viv´. //Refreno:// >Kontraŭdiroj, kontraŭdiroj, >Ĉiam estas kontraŭdiroj. >Kontraŭdiroj, kontraŭdiroj, >Ĉiam estas kontraŭdiroj. En mia vivo, en via vivo, kontraŭdiroj. {{tag>kanto litero_k}}