====== Konvinku vin ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== El nia lingvo auxdas ni, ke gxia Vortar-trezoro estas multvokala, Do tre similas gxi al la itala, Kaj tial por la uzo poezia Kaj por kantado placxe melodia Belsono gxia estas ideala. Se eble opinias la najbaro, Ke ne animon havas Esperanto, Li pruvas, ke li estas nescianto Jugxanta sen kompreno kaj komparo. Kaj se vi mem en iu dubo restas, Konvinku vin, ke nia lingvo estas Kaj por felicxa diro kaj por ploro La lingvo de l’ animo kaj de l’ koro. Al gxi do apartenu nia amo. Auxdigu gxin per kanto kaj deklamo. {{tag>kanto litero_k esperanto}}