====== Korfilineto mia ====== ^Teksto|René de CLERCQ| ^Muziko|Emiel HULLENBROECK| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ^Origina titolo|Mijn kleen, kleen dochterke| ===== Teksto ===== Vi estas dika, kiel melo’ kaj vigla kiel la abel’, Ecx fulgonigra estas vi, korfilineto, mia Di’! Sed nun lavita estas vi, angxel’ ne estas blanka pli, kaj mola estas via vang’, korfilineto, mia sang’! Mi levas vin cxe la aksel’, okuloj lumas kiel stel’; malricxo mia estas for, korfilineto, mia glor’. {{tag>kanto litero_k flandra}}