====== Koro Denaska ====== ^Teksto|[[Daniel HADDAD]]| ^Muziko|[[Daniel HADDAD]]| ^Kantas|[[Daniel HADDAD]]| ===== Teksto ===== Sub la tabl', kun afablo, kunsente... ... alfrontas min petolkabin'; Ĝuste kiam tre klere mi pensis kiel senti voĉon senfin'! Kiam voĉo estas ie, kapo tie, korpo alie... Jen la kapo estas ie, voĉo tie, korpo alie! Kiam korpo estas ie, voĉo tie, kapo alie... Jen la kapo estas ie, korpo tie, voĉo alie! Voĉe, kapa korpo korpa voĉ'... Korpe, kapa voĉo voĉa korpo... Kape voĉe korpo, korpa voĉo, kapa korpo... Korpe, kapa voĉo, voĉa kor'... Voĉo Vi sentu aferon, miksas la teron, Vi diru per la tuta korpo! Sentas la tremon, kantas la premon, Faru vi la novaĵon! Koro denaska... ne povas diri ion sen la kora melodio kiam sentas do la senton kun la penso pri la voĉo ajna! Voĉo pli hasta... se l' parolo diras ion sen la kora melodio, do pensaĉa misterio perdas korpan kunscion... certe sentos vi la fion pri la misa sintonio de la kerna melodio kun la viva simpatio! // Alifoje ekde la 2-a strofo // {{tag>kanto litero_K}}