====== Korpo Kaj Anim' ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: [[Bertilo WENNERGREN]]// ===== Teksto ===== Venas la auxtun', la varmo de la sun' nin lasis tute solaj en la nordo Kaj en la memor' restas spuroj de angor' pro akraj vortoj kaj pro malakordo Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno Jaroj kaj monatoj jam arigxis Kontraux la dezir' venos horo de forir' Sed restas ankoraux tempo por ni Kara, mi pensas pri vi! //Refreno:// >Vidu min >Mi staras antaux vi >Spite al la tim' >Mi dauxre amas vin >Per korpo kaj anim' Mi legis en gazet', pri flugo per komet' Sed pasis gxi, kaj lasis min surtere Mi restos tie cxi, eble helpos min magi' Reen al amo reen al vi Kara, memoru pri mi! >//Refreno// Kara, memoru pri mi! >//Refreno// {{tag>litero_k kanto}}