====== Kostroma Mon Amour ====== ^Teksto\\ Muziko|Boris GREBENSXCXIKOV| ^E-teksto|[[Grigorij AROSEV]]| [[wpeo>Kostroma]] kaj [[wpeo>Samara]] estas urboj en Rusio, starantaj cxe rivero [[wpeo>Volgo]]. [[wpeo>Pokrov]] kaj [[wpeo>Vladimir]] estas ankaux rusiaj urboj. "Mon amour" (mon amur) de la franca estas "mia amo" La tradukon unue prezentis kaj kantis [[Grigorij AROSEV]] en decembra Kostroma dum Rusia E-Kongreso-2002. Sence kantoj de Grebensxcxikov estas malfacilaj ecx por rusoj. Ofte ili konsistas el apartaj bildoj, kiuj penetras en vi iun impreson, sed ne diras rekte pri la senco. ===== Teksto ===== Ne bezonas mi venkon, kaj kronon de car'. Kaj karesojn de vento por finigxu la far'. Nur printempan langvoron, kaj vivon sen blag'... Ho, Samara fratino... Vagas gregoj malicaj tra floranta Eden'. Jen perfido, embusko, kaj viviga veven'. Malgxojo por koro, vundita rakont'. Sur la monto - Vladimir, kaj Pokrov - sub la mont'. Super kap' kontraux nuboj karambolas la Sun'. Min dorlotas fortuno, se mi vivas gxis nun. Post river' ploras birdo pri amiko de kor'. Blankaj estas la muroj, griza estas angor'. Kial do mi ebrias, kvazaux farsa angxel'? Sur la nigr' estas puro, sur la blank' - duonhel'. Kaj flugas morna piloto en cxiela lazur'. Ho, Samara fratino, Kostroma "mon amour". Vivus mi sendibocxe, sen hastemo kaj tim'. Sed aspiras al Volga mia gaja anim'. Kuragxe eskapi de tiu malpur'. Ho, Samara fratino, Kostroma "mon amour". Ne bezonas mi venkon, kaj kronon por reg'. Sed ni hontu cxe Dio veni je tuta greg'. Revas mi pri l'pordeto, kaj kurtena velur'. Ho, Samara fratino, Kostroma "mon amour". ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.aquarium-web.com/eo/news/index.htm - pri la muzika grupo en esperanto {{tag>litero_k kanto rusa alilingva}}