====== Krakova knabeto ====== ^Muziko|S. MONIUSZKO| ^E-teksto|[[S. WEJLAND]]| ^Origina teksto|Krakowiaczek| ===== Teksto ===== Krakova knabeto kantas mi kaj ridas Griza cxevaleto vigle ekrapidas, >Ho, rapidu cxevalet', Brilu sxtala hufumet'… Ho, rapidu cxevalet', Brilu sxtala hufumet'. La cxapeto rugxa sur la kapo flamas, Gxi signifas, ke la koro arde amas, >Cxevaleto portas min Kaj manklakas la knabin'. Cxevaleto portas min Kaj manklakas la knabin'. Je la vent' bruetas sekalo, tritiko Gaje min salutas per la plena spiko, >Mi gxin vendos kaj knabin' Tuj koketos cxiu min Mi gxin vendos kaj knabin' Tuj koketos cxiu min. Kvankam la knabinoj cxarmaj kaj graciaj, Al mi placxas nun karulino mia. >Por sxi batas mia kor' Kaj aliaj iru for. Por sxi batas mia kor' Kaj aliaj iru for. {{tag>kanto litero_k pola}}