====== Krambambulio ====== ^Esperanta teksto|[[Fr. WAGERS]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== Krambambuli, mirinda trinkajxo, en Esperantistujo ni bezonas vin. Efika kuracil' je cxia malbonajxo, je kalo, malvarmumo kaj malbona virin'. //Rekantajxo:// >Se cxiu volas helpi nin, ni certe devas trovi gxin: kram-bim-bum-bambuli krambambuli! Guteto da gxi lertigas tuj la langon kaj paroligas cxiun kiel advokat'! Al korpo gxi donas noblan, verdan sangon, per gxi l' idisto ree igxos bona soldat'! //Rekantaĵo// Botelo da gxi sur kap' de senharulo, produktas renaskigxon de plej bela harar'! Sitelon da gxi bezonas la drinkulo kaj rerigidigita staras sur krura par'. //Rekantaĵo// Do sercxu kun ni kaj kiam vi vespere malfrue venas hejmen, diru al l' edzin': Ne estu kolera, zorge kaj mistere ni sercxis, auxdu-auxskultu, mi kontentigos vin! {{tag>kanto litero_k germana}}