====== Kredu Kristnaskon ====== ^Muziko|[[Roberto PIGRO]]| ^Originala teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta plenumo|[[Cristina CASELLA]]| ^Tipo|originala kanto| ^Originala plenumo|[[Cristina CASELLA]]| ^Arangxado|[[Cristina CASELLA]]| Kristnaska kanto, originale verkita en Esperanto fine de 2012 (ne temas pri traduko), kadre de bonfara agado. La kanton arangxis kaj kantis la itala artistino Cristina Casella. Ene de malmultaj semajnoj oni kolektis per la vendado de tiu cxi kanto, kiu estis tre malmultekoste elsxutebla, 214,33 euxrojn. Tiu cxi monsumo estis sendita al la asocio [[wpeo>Save_the_Children|"Save the children"]] (Savu la infanojn). Pli da informoj pri la muzika projekto: http://kredukristnaskon.weebly.com/ {{youtube>uMa3kAwWr-I?medium}} ===== Teksto ===== Frato kaj fratino Kantas jam Melodion tre dolĉan dum Patro kaj patrino Kisas jam Unu la alian, kaj alvenas //Refreno:// >La nokto, en kiu >La vivo mem renaskiĝas >(...la nokto, en kiu...) >La koro mem renoviĝas. >Κredu Kristnaskon, >kredu je mondo pli bela. Avo kaj avino Ridas jam Onklo krias, ke neĝas dum Kato kaj katino Dormas jam Sen konscii, ke alvenas //Refreno:// >La nokto, en kiu >La vivo mem renaskiĝas >(...la nokto, en kiu...) >La koro mem renoviĝas. >Κredu Kristnaskon >Kredu je vivo pli vera. >La nokto, en kiu >La vivo mem renaskiĝas >(...la nokto, en kiu...) >La koro mem renoviĝas. >Κredu Kristnaskon >Kredu je mondo pli vera. ===== Eksteraj ligoj ===== * www.kredukristnaskon.weebly.com * http://www.weebly.com/uploads/9/4/5/7/9457357/kredu_kristnaskon_fina_versio.mp3 {{tag>kanto litero_k julkanto infana lulkanto filmo}}