====== Kredu, venos bona tag' ====== ^Esperanta teksto|[[J. Murjxan]]| ^Tipo|traduko| ^Origina teksto|[[R. Klacxkin]]| ===== Teksto ===== La sort' devigas nin militi, Do mi trovigxas for de l' hejm' Vi, tamen, volu min inviti Al nia eta kuirej'. Ke tuj aperu glas' da vino, Sur loko kiun sxatas mi, Imagu ke, laux la kutimo, Cxe l' tablo sidas mi kun vi. //Refreno:// >/:Kredu, venos bona tag'… Mi promesas gxin al vi, Vin karesos mia brak' - Flugos for la apati':/ Dum bojas fauxkoj de l' kanonoj Gxemegas la mortig-masxin' - Min tiam portas la rezonoj Al vi, fratino-amikin'. Mi scias do: ne estas vana Batali, malgraux l' alta prez', Ke tiel povos min almenaux Gxuigi, foje, hejma nest'... //Refreno// {{tag>kanto litero_k hebrea tradukita}}