====== Krio por etoso (Hirschluch) ====== ^Muziko|[[Farin URLAUB]], [[Bela B. FELSENHEIMER]]| ^Esperanta teksto|[[Gunnar Fischer]]| kaj [[Rocxjo|Rogier Huurman]] ^Esperanta plenumo|[[La VIPoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Die Ärzte]]| ^Originala teksto|[[Farin URLAUB]], [[Bela B. FELSENHEIMER]]| Tiun kanton la VIPoj verkis kaj prezentis dum la 10a JES 2018/19 en Hirschluch (prononcu: hirŝluĥ) en Germanujo. Por sia alia grupo "La Kuracistoj" Gunnar siatempe verkis verajn tradukojn de kantotekstoj de "Die Ärzte". ===== Teksto ===== Eblas vere ĉio - fine de la jar' organizi jen defio - meze de arbar' alkoholo el Pollando ĉiutage nokta ĝu' kaj la JES-orelŝtopiloj kontraŭ festo-bru' //Refreno:// >En nia koro sonas krio por etoso >organizantoj agas nun en harmoni' >ni amuziĝas en strukturo, ne ĥaoso >ni ĝojas festi kun vi unu nokton pli >Oh-oh-oh – Hirschluch! Komitatkunsid' de TEJO – dormas ĉiu hom' ludoj, aligatorejo – en alia dom' se "neestasinterreto", kiel komuniki nur? Ĉu paroli al vizaĝo aŭ per mesaĝomur'? //Refreno:// >En nia koro sonas krio por etoso >organizantoj agas nun en harmoni' >ni amuziĝas en strukturo, ne ĥaoso >ni ĝojas festi kun vi unu nokton pli >Oh-oh-oh – Hirschluch! //Refreno:// >Ĉijare JES okazas jam la dekan fojon >ne eblas plendi pri etoso aŭ team' >memstare kaj malferme sekvu vian vojon >pri kantoj zorgos VIPoj kaj vi pri program' //Refreno:// >En nia koro sonas krio por etoso >organizantoj agas nun en harmoni' >ni amuziĝas en strukturo, ne ĥaoso >ni ĝojas festi kun vi unu nokton pli >Oh-oh-oh – Hirschluch! - Hirschluch! - Hirschluch! ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=Np-3nZe12vw - "Schrei nach Liebe" (la origina kanto) {{tag>kanto litero_k}}