====== La Malespero ====== ^Muziko|[[Radiohead]]| ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Agata Cichocka]]| ^Esperanta plenumo|[[La Kripoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|Radiohead (Creep)| Originale tiu ĉi kanto nomiĝas La Malespero, tamen multaj pli bonas ĝin kiel Krip'. Roĉjo kaj Agata, kune sin nomantaj La Kripoj, prezentis tiun ĉi kanton dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) dum pasko 2013. Ĝi kontribuis al la populariĝo de la vorto kripo. ===== Teksto ===== Mi sidas en trinkej’ Kaj neniu vidas min Vi estas dancanta Mi admiras vin Mi ne havas kuraĝon por diri al vi ke vi estas tiu kiun mi deziras (sed) Mi estas krip’ trajnŝatatanto kaj mi volus kisi vin dum estas Bambo Ĉu vi ludos kun mi? en Ticket to Ride dumtage vi atentas sed ne dum dancad’ Mi havas dekmilon da fotoj de vi Jes vi estas tiu, kiun mi deziras Mi estas krip’ trajnŝatatanto kaj mi volus ami vin en Esperanto Ne timu amon mian Ne timu ĝin Ne, ne, ne, ne Ne Mi en Vikipedio verkas paĝon pri vi Ĉar vi estas tiu, kiun mi deziras Mi estas krip’ trajnŝatatanto kaj mi volus ami vin en Esperanto aŭ Tokipono ====== En June kaj kune ====== En la muzikalo [[june_kaj_kune]] pli mallonga versio de tiu ĉi kanto aperas, kantita de 'Dilan'. {{youtube>2fSwaC_Ic2g?medium}} //Krip' dum IJK 2022// ===== Teksto ===== Mi sidas en gufuj’ Kaj neniu vidas min Vi estas ridanta Mi admiras vin Mi ne havas kuraĝon Por diri al vi Ke vi estas tiu Kiun mi deziras Sed mi estas krip’ Trajnŝatanto Kaj mi volus kisi vin Dum estas bambo Mi en vikipedio Verkas paĝon pri vi Ĉar vi estas tiu, Kiun mi deziras Mi estas krip’ Trajnŝatanto Kaj mi volus ami vin En esperanto Aŭ tokipono {{tag>kanto litero_m}}