====== Krudaj rabotaĵoj pri la prefiksoj kaj sufiksoj ====== ^E-teksto|[[wpeo>Albert LIENHARDT]]| ===== Teksto ===== mal-: se bela vetero: promena invit’, Malbela restigas nin hejme en lit’. Rekantajxo: hola dri ho... pra-: prahomoj logxadis en roka kavern', en kiu dumnokte ne lumis lantern’. bo-: bopatro: la patro de mia edzin', (Sed ni ne parolu pri sxia patrin’). fi-: fihomo: se regas morala difekt', acx-: homaco: se tedas malplacxa aspekt'. eks-: la ekslernejanon plenigas plezur’, Nun lia postajx' ne plu estos tambur'. dis-: disdoni signifas: eljxeti tra l’ vent’; se restas nenio, alrampas la pent’. ge-: frau~lino kaj frau~lo? Jen bona instru’: geedzoj signifas kunigon de l’ du! ek-: ekfaro signifas komencon de far'; malfrua eksxparo: fatala erar'. mis-: misuzas pianon, cxar mankas talent', malbona ludanto: terura turment'! for-: foriro gxojigs ne tre ofte nin, Escepte en kaz' de l' edzina patrin'. re-: en "re-" estas vok' al returno, ripet’; revenu gemembroj al nia societ'! -ad: per “-ad" oni markas la dau~ron de l’ ag'; kisado gxojigas, sxvitad' estas plag'. -ajx: belajxo tre placxas al nia okul', Precipe se estas belino (au~ ul'). -an: la an' kotizanta: jen samidean'; anigxu denaske jam via infan’! -ebl kaj -ind: trinkebla: la akvo - trinkinda: cxampan'. -em: trinkema: la viro kaj eta infan'! -ec: koreca boneco: malofta kvalit’. (precipe se mankas esper' al profit’...) -et: per "-et” malpliigu, pliigu per "-eg"; -eg: tre placxas busxeto, sed ne la busxeg’. -ej: la loko por drinki nomigxas drinkej’; studentoj sxategas nur gxin multe plej. -er: ja estas "nubero" parteto de "nub”, Sed estas "tubero" ne parto de "tub". estr: por "estro" kaj "cxefo": simila difin’; Por multaj la estro nur estas ... edzin’. -id: regxido: infano de regx’ kaj regxin’; pulido: ideto de pul' kaj pulin'. -ig: "La gxojo beligas!" predikas mormon’; frau~linoj pli fidas al lipo-krajon'. -il: por pena laboro nin servas la il’: por mangxi, mangxilo; por ludi ludil’. -ing: fumad-cigaringo: tenil’ por cigar’; sed estas "haringo" ne "ingo por har’". -ist: per "-ist" profesion rekonas jurist’; gxi rimas kurioze kun idealist’. -uj: monujo signifas restejon de mon’; malplena monujo: malgaja kanzon’... -ul: ne miru vidante en via spegul’ Portreton de stranga ulino (au~ ul'). -um: ornamu la kolon per bela kolum'; Ne faru la samon sur kuk' per kukum’! {{tag>kanto litero_k}}