====== Kubo, lando vulkane ====== ===== Teksto ===== Kubo, lando vulkane varmega, Oela, Eja, Ventumilojn de palmoj sun' tegas, Kaj orbrile gxi ravas vin. Sunradiojn la vento blovsegas, Kanton miran, gxi sendas min — Oceana brila skvam', Flora bel', suna flam', Jen gxi — Kubo, Ej-ja. Ej-ja. Nokt' argxente per steloj ekfloros, Vente mi velos boaton for —, Sed matene, havene mi gloros, Vin, dum kantos por mi ria kor' — Kaj denove nokt' maren min prenos, En la golfo jam vokas boat' — Antaux ol min la ondoj fortrenos, vi cxe l'bordo ekkantu kun sxat' — {{tag>kanto litero_k kuba}}