====== Kuirejon mi rapidis (Petőfi Sándor) ======
{{:barabas_petofi.jpg?110 |}}
^Muziko|popola melodio|
^Teksto|[[wpeo>Sándor Petőfi]]|
^E-teksto 1|[[wpeo>Kálmán Kalocsay]]|
^E-teksto 2|[[Antono SAMAK]]|
^E-teksto 3|tradukinto nekonata|
^Origina titolo|Befordúltam a konyhára|
^MIDI|{{:muziko:kuirejon_mi_rapidis.mid}}|
Hungara popola kanto, la unua versio tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapesxto.
Ligilo al la listo de kantoj de festivalo: [[hungaraj_sxlagroj_kaj_popolkantoj]]
{{ youtube>6jekygCRPqU?medium }}
{{ :muziknotoj:kuirejon_mi_rapidis.png}}
===== Hungara teksto =====
**Versaĵo de Petőfi Sándor**
Befordúltam a konyhára,
Rágyújtottam a pipára ...
Azaz rágyujtottam volna,
Hogyha már nem égett volna.
A pipám javában égett,
Nem is mentem én avégett!
Azért mentem, mert megláttam,
Hogy odabenn szép leány van.
Tüzet rakott eszemadta,
Lobogott is, amint rakta.
Jaj, de hát még szeme párja,
Annak volt ám nagy a lángja!
Én beléptem, ő rám nézett,
Aligha meg nem igézet!
Égő pipám kialudott,
Alvó szívem meggyulladott.
===== Teksto 1 =====
==Kuirejon mi rapidis==
Kuirejon mi rapidis,
Mi la pipon ekbruligis
Estus mi ekbrugilinta,
Se ne estus gxi brulinta.
Mia pipo brulis bone
Mi ne tiali iris, ho ne.
Mi eniris, cxar mi vidis,
Ke knabino tie sidis.
La aminda fajron faris.
Jam la fajro gaje knaris.
Sed pli grandaj, brilaj bruloj
Estis cxe sxi, en okuloj.
Alrigardis sxi serene,
Kaj ensorcxis sxi min plene.
Estingigxis pip' brulanta
Kaj ekbrulis kor' dormanta
.
===== Teksto 2 =====
==Kuirejon mi eniris==
Kuirejon mi eniris,
Kaj la pipon mi bruligis…
Mi ja estus bruliginta,
Se ne estus ĝi brulinta.
Bone fumis pipo mia,
Tentis min afer’ alia!
Mi ekvidis tra la pordo
Belulinon ĉe la forno.
La aminda fajron nutris,
Kaj la fajro flame brulis;
Sed en ŝia okulparo
Pli superas flama fajro!
Mi enpaŝis, ŝi min spektis,
Kaj mi tuj ravita estis!
Pip’ brulanta estingiĝis,
Kor’ dormanta ekflamiĝis.
.
.
===== Teksto 3 =====
==Kuirejon mi eniris==
Kuirejon mi eniris,
Pipon fajri mi deziris,
Jes, mi fajrus gxin per sxtipo,
se ne brulus mia pipo.
Tiu pipo brulis bone,
Mi ne tial iris, ho ne.
Belulino tie sidis,
Iris mi, cxar sxin mi vidis.
La aminda fajron metis,
Sxtipoj flagre jam kraketis,
Sed pli grandaj flagraj bruloj,
Estis cxe sxi en okuloj.
Sxi min alrigardis arde
Certe sorcxis min rigarde.
Brula pipo endormigxis,
Dorma koro enflamigxis.
{{tag>hungarcetera popola kanto litero_k hungara notoj midi}}