====== Kuko kun fromaĝ' ====== Ukraina sxerca popolkanto, surloke prezentita //(kaj tre populara)// dum IJS en Esztergom en 2001. ===== Teksto ===== Parolis iu frauxlo, ke li por sia placx' bezonas junulinon - kaj kukon kun fromagx' . >Oj, cxu vi, cxu vi auxdis, ke li por sia placx' >bezonas junulinon, kaj kukon kun fromagx' ! Invitis lin knabino - en tre konvena agx' Lin kisis kaj regalis per kukoj kun fromagx' ! >Oj, cxu vi, cxu vi auxdis, en tre konvena agx' >Lin kisis kaj regalis per kukoj kun fromagx' ! Subite malamikoj de tiu cxi vilagx' Forrabis la knabinon kaj l' kukojn kun fromagx' :-( >Oj, cxu vi, cxu vi auxdis, pri tiu domagx' > Forrabis la knabinon kaj l' kukojn kun fromagx' :-( Kaj krias nia frauxlo, en plena malkuragx' ! Oj, savu vilagxanoj, la kukojn kun fromagx' ! >Oj, cxu vi, cxu vi auxdis, en plena malkuragx' ! >Oj, savu vilagxanoj, la kukojn kun fromagx' ! Oj, cxu vi, cxu vi auxdas - en tre konvena agx' Neniam sxangxu amon - al kukoj kun fromagx' ! :-) \\ -ls- ===== Eksteraj ligoj ===== {{tag>kanto litero_k popola ukraina}}