====== Kukolo kaj azeno ====== ^E-teksto|[[Volframo DISTEL]]| Germana infankanto "Der Kuckuck und der Esel". ===== Teksto ===== Disputon havis iam kukolo kaj azen'; kiu do plej bone kantas, kiu do plej bone kantas; printempe je maten', printempe je maten'. "Mi kantas plej bonege", komencis la kukol', Sed aligxis la alia, sed aligxis la alia El plej profunda kol', el plej profunda kol'. Do ambaux cxarme kantis. Dissonis tra l' arbar' La aminde belaj vocxoj, la aminde belaj vocxoj: "Kukukukuk ia, kukukukuk ia." === Eksteraj ligoj === * http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kantoj/kukolo_azeno.html - vortoj {{tag>kanto litero_k germana infana}}