====== Kun floroj sur ĉapo ====== ^Muziko|[[Silcher]]| ^Teksto|Konrad ROTTER| ^E-teksto|[[Ferdinand PFEIL]]| ^Origina titolo|Mit de Sträußchen am Hute| fonto: **Germana Kanttrezoro** de Erk; C. F. Peters ===== Teksto ===== Kun floroj sur cxapo, kun forta baston', Migranto marsxadas laux sorta ordon'; En urboj kaj landoj li estas nomad', Li devas foriri sen longa restad'. Violojn li vidas florantajn cxe l'voj', Migrulo pasxadas kun sento de gxoj', Lin cxarmas momente la bona odor', Sed tamen senhalte li migras jam for. Cxe alta sxtonego jen paca domet', Sub ombro de arboj en sankta sekret', Ke tie mi logxu! li pensas en kor', Sed tamen senhalte li migras jam for. Knabinon li vidas cxe blanka betul', Sxi diras: Bonvenon, migranta junul'! Ekplacxas al li sxia bela mien', Sed tamen li migras sen ia reven'. Dum vivo gxojigas lin kelka gxuad', Per morto limigxas la longa migrad', Sunhelan junecon jam sekvas vesper', Malofte lin ravis felicxo de l' ter'. {{tag>kanto litero_k germana}}