====== Kun Helpo De Di ====== //(With God on our side), Dylan - Pilger// ===== Teksto ===== Mia nomo ne gravas, Mia agxo malpli. El la mezokcidento De Uson' venas mi. Obei la legxojn Oni diris al mi, Kaj ke certas la lando Pri helpo de Di'. Historio rakontas, Per plej simpla vort', Ke soldatoj atakis Indianojn gxis mort'. La soldatoj pafadis, Miloj mortis kaj pli; Estis juna la lando Kaj helpis gxin Di'. La militon hispanan Venkis ni kun merit'. Sed poste gxin sekvis La civila milit'. La nomojn heroajn Memorigi devis mi; Ili havis pafilojn Kaj helpon de Di'. Mondmilito unua Alvenis sen gxen'. Sed kial' de milito Restis ekster kompren'. Mi gxin lernis akcepti Kun gxoja ebri'. Ni ne nombras mortintojn, Se helpis nin Di'. Post la fino de l' dua Al ni mankis fortik'. Do nun la Germano Estas cxefa amik'. Kiuj murdis milionojn En forna furi', La Germanoj, nun gxuas Ankaux helpon de Di'. Mi lernis, ke estus Malamiko la Rusx, Kiel antaux nelonge Tio estis la Prusx. Malamo kaj timo Estas jam tradici'. Mi gxin brave akceptas Kun helpo de Di'. Nun ni havas armilon kun potencx de kemi'. Kiam estos okazo, Do gxin uzos ni. Premu unu butonon... Kaj jen fino por ni Ne demandu, cxar certas Ni pri helpo de Di'. {{tag>litero_k kanto}}