====== Kun pakaĵo sur la ŝultro ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Kun_pakajxo_sur_la_sxultro.mid}}| Noto: La plej grava konsekvenco post la trovo de oro en 1851 en Aŭstralio estis la granda enfluo de enmigruloj el cxiu mondparto. En la unuaj dek //oraj jaroj// la logxantaro duobligxis gxis pli ol unu miliono. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Kun_pakajxo_sur_la_sxultro.png}} Velveturante de Irland’ rakontojn auxdis mi Pri orobuloj en la grund’ en fora Auxstrali'; Pri oropolvo cxie kaj senkosta minlicenc', Do revis mi sencxese pri ricxega estontec'. Refreno: >Kun pakajxo sur la sxultro, Ladpoto en la man’, Mi malsxas tra la landvastec', Kiel praauxstralian'. La sxip' alvenis en Melburn' kaj kun la sxipanar', Sen forpermes' de l’ kapitan' foriris mi de l’ mar'. La or' cxe Balarat' kaj Bendigo allogis min. Mi baldaux trovis ricxon kaj mi baldaux perdis gxin. Refreno Fosadis mi en cxiu nova kamp' en Viktori', Gxis pro la oroelcxerpad' malricxa igxis mi. Do nun mi trampas tra l’ kampar' celante al labor', Kontente resti tie cxi gxis mia fina hor'. Refreno {{tag>kanto litero_k angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}