====== Kurodabusi ====== ^Muziko|R. HATTORI| ^E-teksto|[[Kikuriobu Matuba]]| ===== Teksto ===== Prenu vinon! Pretu tamen nepre kiel mi, kiun trafis pro l’ vintrinko kiel la premi’ lanc' la plej honora, inda de la tuta land’. Vin nur tiam lauxdos oni brava, sen demand’... Cxu ventmugxo cxe l’ montpint', aux brancxa zum’ de l’ pin’ aux versxajne lud’ liuta de l’ vizitotin’? Haltigante la cxevalon trovis mi, ke l’ ard' brulas en gxi serenade tra l’ rafina art'. Nun mi staras, kie floris gloro de l’ pase’. Sed real’ prezentas cxion en ruinoj, ve! Dum cxiele pala lumo plenas de la lun’, kaj korpreme min penetras sento de l’ auxtun’. {{tag>kanto litero_k japana}}